"Avalon" estas usona kanto, komponita de Al Jolson, Vincent Rose kaj Buddy DeSylva en 1920.[1] Unue ĝin registris Jolson, kiu ankaŭ kantis ĝin en la muzikaloj Sinbad kaj Bombo.[2][3][4]
La kanto estas populara ĵaza normkanto. Ĝin registris inter aliaj Cab Calloway (1934), Coleman Hawkins (1935) kaj Eddie Durham (1936). La kvarteto de Benny Goodman ludis ĝin en ilia koncerto en Carnegie Hall en 1938.[5]
La komenca melodio de la kanto estas de la ario "E lucevan le stelle" de Giacomo Puccini, de la opero Tosca.[1]